Abstract
Parolantoj de Esperanto troviĝas disaj tra la mondo kaj ofte ne havas multe da kontakto inter si. Aldone, la lingvo estas ĉefe parolata nedenaske de homoj, kiuj havas tre diversajn denaskajn lingvojn. Tiuj du faktoroj gravas se oni volas pli profunde kompreni, kiel ni parolas Esperanton en la dudek-unua jarcento. Adopti variadisman aliron al la sociolingvistiko de Esperanto povas helpi pli bone kompreni la lingvon kaj ĝiajn parolantojn. En ĉi tiu artikolo, mi proponas la koncepton de ‘disa komunumo’ por priskribi la manierojn, laŭ kiuj la esperantistaro diferencas de aliaj parolkomunumoj rilate al geografio, demografio, ideologio kaj praktiko. Sekve, mi reliefigas kelkajn praktikajn defiojn, kiuj aperas pro tiu diseco, kaj proponas eblajn solvojn. Fine, por instigi plian esploradon pri fonetika kaj fonologia variado en Esperanto, mi prezentas superrigardon pri la segmenta fonologio de la lingvo. Tiu priskribo celas esti utila ilaro por estontaj fakuloj pri lingva variado en Esperanto, ĉar ĝi substrekos kie kaj kiam oni atendas trovi enparolantan variadon. La ĉefa celo de la artikolo estas provizi teoriajn kaj praktikajn rimedojn por pliaj studaj pri la sonsistemo de Esperanto en ĝia socia kunteksto.
| Translated title of the contribution | On the study of phonetic and phonological variation among 'fragmented' Esperanto speakers |
|---|---|
| Original language | Other |
| Journal | Esperantologio / Esperanto Studies |
| Publication status | Accepted/In press - 12 Mar 2026 |
Fingerprint
Dive into the research topics of 'On the study of phonetic and phonological variation among 'fragmented' Esperanto speakers'. Together they form a unique fingerprint.Cite this
- APA
- Author
- BIBTEX
- Harvard
- Standard
- RIS
- Vancouver